Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - 1 Reĝoj - 1 Reĝoj 18

1 Reĝoj 18:6-23

Help us?
Click on verse(s) to share them!
6Kaj ili dividis inter si la landon, por trairi ĝin: Aĥab iris aparte laŭ unu direkto, kaj Obadja iris aparte laŭ alia direkto.
7Kiam Obadja estis sur la vojo, subite venis al li renkonte Elija. Tiu rekonis lin kaj ĵetis sin vizaĝaltere, kaj diris: Ĉu tio estas vi, mia sinjoro Elija?
8Kaj ĉi tiu respondis al li: Mi; iru, diru al via sinjoro, ke Elija estas ĉi tie.
9Kaj li diris: Per kio mi pekis, ke vi transdonas vian servanton en la manon de Aĥab, por ke li mortigu min?
10Kiel vivas la Eternulo, via Dio, ne ekzistas popolo aŭ regno, kien mia sinjoro ne estus sendinta min, por serĉi vin; kaj kiam ili diris, ke vi tie ne estas, li ĵurigis tiun regnon kaj popolon, ke oni ne trovis vin.
11Kaj nun vi diras: Iru, diru al via sinjoro, ke Elija estas ĉi tie.
12Kaj okazos, ke kiam mi foriros de vi, la spirito de la Eternulo forportos vin, mi ne scias kien; mi venos, por diri al Aĥab, kaj li ne trovos vin, kaj tiam li mortigos min; kaj via servanto estas diotima de sia juneco.
13Ĉu oni ne rakontis al mia sinjoro, kion mi faris, kiam Izebel mortigis la profetojn de la Eternulo, ke mi kaŝis cent homojn el la profetoj de la Eternulo en kavernoj po kvindek homoj kaj nutradis ilin per pano kaj akvo?
14Kaj nun vi diras: Iru, diru al via sinjoro, ke Elija estas ĉi tie! li ja mortigos min.
15Tiam Elija diris: Kiel vivas la Eternulo Cebaot, antaŭ kiu mi staras, hodiaŭ mi montros min al li.
16Kaj Obadja iris renkonte al Aĥab kaj diris al li. Tiam Aĥab iris renkonte al Elija.
17Kaj kiam Aĥab ekvidis Elijan, Aĥab diris al li: Ĉu tio estas vi, kiu senordigas Izraelon?
18Sed li respondis: Izraelon senordigis ne mi, sed vi kaj la domo de via patro, per tio, ke vi forlasis la ordonojn de la Eternulo kaj sekvis la Baalojn.
19Kaj nun sendu, kunvenigu al mi la tutan Izraelon sur la monton Karmel, ankaŭ la kvarcent kvindek profetojn de Baal kaj la kvarcent profetojn de Aŝtar, kiuj estas nutrataj ĉe la tablo de Izebel.
20Kaj Aĥab sendis al ĉiuj Izraelidoj, kaj li kunvenigis la profetojn sur la monton Karmel.
21Tiam Elija aliris al la tuta popolo, kaj diris: Kiel longe ankoraŭ vi lamos sur du flankoj? se la Eternulo estas Dio, sekvu Lin; kaj se Baal, tiam sekvu lin. Kaj la popolo nenion respondis al li.
22Kaj Elija diris al la popolo: Mi restis la sola profeto de la Eternulo, kaj da profetoj de Baal estas kvarcent kvindek homoj.
23Oni donu do al ni du bovojn; kaj ili elektu al si unu el la bovoj kaj dishaku ĝin kaj metu sur la lignon, sed fajron ili ne submetu; kaj mi pretigos la duan bovon kaj metos sur la lignon, kaj fajron mi ne submetos.

Read 1 Reĝoj 181 Reĝoj 18
Compare 1 Reĝoj 18:6-231 Reĝoj 18:6-23