10Kaj li leviĝis, kaj iris Carfaton. Kiam li venis al la pordego de la urbo, li ekvidis virinon vidvinon, kiu kolektis lignon. Kaj li vokis al ŝi, kaj diris: Alportu al mi iom da akvo en vazo, por ke mi trinku.
11Kaj ŝi ekiris, por preni; tiam li vokis al ŝi, kaj diris: Alportu al mi pecon da pano en viaj manoj.