Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - 1 Korintanoj

1 Korintanoj 1

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Paŭlo, vokita por esti apostolo de Jesuo Kristo per la volo de Dio, kaj Sostenes, nia frato,
2al tiu eklezio de Dio, kiu estas en Korinto, al tiuj, kiuj estas sanktigitaj en Kristo Jesuo, vokitaj por esti sanktuloj, kune kun ĉiuj, kiuj en ĉiu loko vokas la nomon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, ilia Sinjoro kaj nia:
3Graco estu al vi kaj paco de Dio, nia Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.
4Mi ĉiam dankas mian Dion pri vi, pro la graco de Dio al vi donita en Kristo Jesuo;
5ke en ĉio vi riĉiĝis en li, en ĉia parolo kaj ĉia scio;
6kiel ankaŭ la atesto de Kristo konfirmiĝis en vi;
7tiel, ke vi malatingas nenian donacon; atendante la malkaŝon de nia Sinjoro Jesuo Kristo,
8kiu ankaŭ konfirmos vin ĝis la fino, por ke vi estu neriproĉeblaj en la tago de nia Sinjoro Jesuo Kristo.
9Fidela estas Dio, per kiu vi estas alvokitaj en la kunulecon de Lia Filo Jesuo Kristo, nia Sinjoro.
10Mi petegas vin, fratoj, per la nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo, ke vi ĉiuj parolu tion saman, kaj ke estu neniaj skismoj inter vi; sed ke vi estu perfekte kunigitaj en la sama spirito kaj en la sama juĝo.
11Ĉar pri vi, miaj fratoj, estas sciigite al mi de la domanoj de Ĥloe, ke ekzistas inter vi malpacoj.
12Kaj la jenon mi volas diri, ke ĉiu el vi diras: Mi estas de Paŭlo; kaj mi de Apolos; kaj mi de Kefas; kaj mi de Kristo.
13Ĉu Kristo estas dividita? ĉu Paŭlo krucumiĝis por vi? aŭ ĉu vi baptiĝis en la nomon de Paŭlo?
14Mi dankas Dion, ke mi baptis neniun el vi krom Krispo kaj Gajo;
15por ke neniu diru, ke vi baptiĝis en mian nomon.
16Kaj mi baptis ankaŭ la familion de Stefanas; krom tio mi ne scias, ĉu mi baptis iun alian.
17Ĉar Kristo sendis min, ne por bapti, sed por prediki la evangelion; ne en saĝeco de vortoj, por ke la kruco de Kristo ne vantiĝu.
18Ĉar la priparolo de la kruco estas por la pereantoj malsaĝeco; sed por ni, la savatoj, ĝi estas la potenco de Dio.

19Ĉar estas skribite: Mi pereigos la saĝecon de la saĝuloj, Kaj la kompetentecon de la kompetentuloj Mi malaperigos.
20Kie estas la saĝulo? kie estas la skribisto? kie estas la diskutisto de ĉi tiu tempaĝo? ĉu Dio ne malsaĝigis la saĝecon de la mondo?
21Ĉar pro tio, ke en la saĝeco de Dio la mondo per sia saĝeco ne konis Dion, bonvolis Dio per la malsaĝeco de la prediko savi la kredantojn.
22Ĉar Judoj postulas signojn, kaj Grekoj serĉas saĝecon;
23sed ni predikas Kriston krucumitan, por Judoj falilon, kaj por Grekoj malsaĝon;
24sed por la vokitoj mem, ĉu Judoj aŭ Grekoj, Kriston la potencon de Dio, kaj la saĝecon de Dio.
25Ĉar la malsaĝeco de Dio estas pli saĝa ol homoj; kaj la malforteco de Dio estas pli forta ol homoj.
26Ĉar rigardu vian vokon, fratoj, ke ne multaj saĝuloj laŭ la karno, ne multaj potenculoj, ne multaj nobeloj, estas vokataj;
27sed Dio elektis la malsaĝajn objektojn de la mondo, por hontigi la saĝulojn; kaj Dio elektis la malfortajn objektojn de la mondo, por hontigi la fortajn;
28kaj la malnoblajn objektojn de la mondo, kaj la malestimatajn Dio elektis, kaj eĉ la nerealajn, por neniigi la realajn;
29por ke neniu karno fieru antaŭ Dio.
30Sed el Li vi estas en Kristo Jesuo, kiu fariĝis al ni saĝeco el Dio, kaj justeco kaj sanktigo, kaj elaĉeto;
31por ke, kiel estas skribite: Kiu fieras, tiu fieru en la Eternulo.