Text copied!
Bibles in Esperanto

Sentencoj 8:7-26 in Esperanto

Help us?

Sentencoj 8:7-26 in Londona Biblio

7 Ĉar mia lango parolos veron, Kaj malpiaĵon abomenas miaj lipoj.
8 Justaj estas ĉiuj paroloj de mia buŝo; Ili ne enhavas falson kaj malicon.
9 Ĉiuj ili estas ĝustaj por tiu, kiu ilin komprenas, Kaj justaj por tiuj, kiuj akiris scion.
10 Prenu mian instruon, kaj ne arĝenton; Kaj la scion ŝatu pli, ol plej puran oron.
11 Ĉar saĝo estas pli bona ol multekostaj ŝtonoj; Kaj nenio, kion oni povas deziri, povas esti egala al ĝi.
12 Mi, saĝo, loĝas kun la prudento, Kaj mi trovas prudentajn konsilojn.
13 Timo antaŭ la Eternulo malamas malbonon, Fieron, malhumilon, kaj malbonan vojon; Malsinceran buŝon mi malamas.
14 De mi venas konsilo kaj bonaranĝo; Mi estas prudento; al mi apartenas forto.
15 Per mi reĝas la reĝoj, Kaj la estroj donas leĝojn de justeco.
16 Per mi regas la princoj Kaj la potenculoj kaj ĉiuj juĝantoj sur la tero.
17 Mi amas miajn amantojn; Kaj miaj serĉantoj min trovos.
18 Riĉo kaj gloro estas ĉe mi, Daŭra havo kaj justo.
19 Mia frukto estas pli bona ol oro kaj ol plej pura oro; Kaj la rikolto de mi estas pli bona ol elektita arĝento.
20 Laŭ la vojo de vero mi iras, Laŭ la vojstreko de la justo;
21 Por heredigi al miaj amantoj esencan bonon, Kaj plenigi iliajn trezorejojn.
22 La Eternulo min formis en la komenco de Sia vojo, Antaŭ Siaj kreitaĵoj, tre antikve.
23 Antaŭ eterno mi estis firme fondita, en la komenco, Antaŭ la kreo de la tero.
24 Kiam ankoraŭ ne ekzistis la abismoj, mi estis jam naskita, Kiam ankoraŭ ne ekzistis fontoj, ŝprucigantaj akvon.
25 Antaŭ ol la montoj estis starigitaj, Antaŭ la altaĵoj mi estis kreita;
26 Kiam la tero ankoraŭ ne estis farita, nek la kampoj, Nek la komencaj polveroj de la mondo.
Sentencoj 8 in Londona Biblio