Text copied!
Bibles in Esperanto

Sentencoj 8:15-27 in Esperanto

Help us?

Sentencoj 8:15-27 in Londona Biblio

15 Per mi reĝas la reĝoj, Kaj la estroj donas leĝojn de justeco.
16 Per mi regas la princoj Kaj la potenculoj kaj ĉiuj juĝantoj sur la tero.
17 Mi amas miajn amantojn; Kaj miaj serĉantoj min trovos.
18 Riĉo kaj gloro estas ĉe mi, Daŭra havo kaj justo.
19 Mia frukto estas pli bona ol oro kaj ol plej pura oro; Kaj la rikolto de mi estas pli bona ol elektita arĝento.
20 Laŭ la vojo de vero mi iras, Laŭ la vojstreko de la justo;
21 Por heredigi al miaj amantoj esencan bonon, Kaj plenigi iliajn trezorejojn.
22 La Eternulo min formis en la komenco de Sia vojo, Antaŭ Siaj kreitaĵoj, tre antikve.
23 Antaŭ eterno mi estis firme fondita, en la komenco, Antaŭ la kreo de la tero.
24 Kiam ankoraŭ ne ekzistis la abismoj, mi estis jam naskita, Kiam ankoraŭ ne ekzistis fontoj, ŝprucigantaj akvon.
25 Antaŭ ol la montoj estis starigitaj, Antaŭ la altaĵoj mi estis kreita;
26 Kiam la tero ankoraŭ ne estis farita, nek la kampoj, Nek la komencaj polveroj de la mondo.
27 Dum Li firmigis la ĉielojn, mi jam estis tie; Dum Li desegnis limojn sur la supraĵo de la abismo,
Sentencoj 8 in Londona Biblio