Text copied!
Bibles in Esperanto

Sentencoj 7:2-7 in Esperanto

Help us?

Sentencoj 7:2-7 in Londona Biblio

2 Konservu miajn moralordonojn, kaj vivu; Kaj mian instruon, kiel la pupilon de viaj okuloj.
3 Ligu ilin al viaj fingroj; Skribu ilin sur la tabelo de via koro.
4 Diru al la saĝo: Vi estas mia fratino; Kaj la prudenton nomu mia parencino;
5 Por ke vi estu gardata kontraŭ fremda edzino, Kontraŭ fremdulino, kies paroloj estas glataj.
6 Ĉar mi rigardis tra fenestro de mia domo, Tra mia krado;
7 Kaj mi vidis inter la naivuloj, Mi rimarkis inter la nematuruloj junulon senprudentan,
Sentencoj 7 in Londona Biblio