Text copied!
Bibles in Esperanto

Sentencoj 7:13-25 in Esperanto

Help us?

Sentencoj 7:13-25 in Londona Biblio

13 Kaj ŝi kaptis lin, kaj kisis lin Kun senhonta vizaĝo, kaj diris al li:
14 Mi devis alporti dankan oferdonon; Hodiaŭ mi plenumis mian solenan promeson.
15 Tial mi eliris al vi renkonte, Por serĉi vian vizaĝon, kaj mi vin trovis.
16 Mi bele kovris mian liton Per multkoloraj teksaĵoj el Egiptujo.
17 Mi parfumis mian kuŝejon Per mirho, aloo, kaj cinamo.
18 Venu, ni ĝuu sufiĉe volupton ĝis la mateno, Ni plezuriĝu per la amo.
19 Ĉar mia edzo ne estas hejme, Li iris en malproksiman vojon;
20 La sakon kun mono li prenis kun si; Li revenos hejmen je la plenluno.
21 Ŝi forlogis lin per sia multeparolado, Per sia glata buŝo ŝi lin entiris.
22 Li tuj iras post ŝi, Kiel bovo iras al la buĉo Kaj kiel katenita malsaĝulo al la puno;
23 Ĝis sago fendas al li la hepaton; Kiel birdo rapidas al la kaptilo, Kaj ne scias, ke ĝi pereigas sian vivon.
24 Kaj nun, infanoj, aŭskultu min, Atentu la vortojn de mia buŝo.
25 Via koro ne flankiĝu al ŝia vojo, Ne eraru sur ŝia irejo;
Sentencoj 7 in Londona Biblio