Text copied!
Bibles in Esperanto

Sentencoj 4:10-15 in Esperanto

Help us?

Sentencoj 4:10-15 in Londona Biblio

10 Aŭskultu, mia filo, kaj akceptu miajn vortojn; Kaj multiĝos la jaroj de via vivo.
11 Mi kondukos vin laŭ la vojo de saĝo; Mi irigos vin sur rekta vojstreko.
12 Kiam vi iros, via irado ne estos malfaciligata; Kaj kiam vi kuros, vi ne falpuŝiĝos.
13 Tenu forte la instruon, ne forlasu ĝin; Konservu ĝin, ĉar ĝi estas via vivo.
14 La vojstrekon de malpiuloj ne iru, Kaj ne ekpaŝu sur la vojo de malbonuloj;
15 Evitu ĝin, ne trapasu ĝin; Flankiĝu de ĝi, kaj preterpasu.
Sentencoj 4 in Londona Biblio