Text copied!
Bibles in Esperanto

Sentencoj 4:1-10 in Esperanto

Help us?

Sentencoj 4:1-10 in Londona Biblio

1 Aŭskultu, infanoj, la instruon de la patro, Kaj atentu, por lerni prudenton;
2 Ĉar bonan instruon mi donis al vi; Mian leĝon ne forlasu.
3 Ĉar mi estis filo de mia patro, Dorlotata kaj sola de mia patrino.
4 Kaj li instruis min, kaj diris al mi: Via koro akceptu miajn vortojn; Observu miajn ordonojn, kaj vi vivos.
5 Akiru saĝon, akiru prudenton; Ne forgesu, kaj ne deflankiĝu de la paroloj de mia buŝo.
6 Ne forlasu ĝin, kaj ĝi vin gardos; Amu ĝin, kaj ĝi zorgos pri vi.
7 La komenco de saĝo estas: akiru saĝon; Kaj por via tuta havo akiru prudenton.
8 Ŝatu ĝin alte, kaj ĝi vin altigos; Kaj ĝi donos al vi honoron, se vi ĝin enbrakigos.
9 Ĝi donos ĉarman ornamon al via kapo; Belan kronon ĝi donacos al vi.
10 Aŭskultu, mia filo, kaj akceptu miajn vortojn; Kaj multiĝos la jaroj de via vivo.
Sentencoj 4 in Londona Biblio