Text copied!
Bibles in Esperanto

Sentencoj 31:25-30 in Esperanto

Help us?

Sentencoj 31:25-30 in Londona Biblio

25 Fortika kaj bela estas ŝia vesto, Kaj ŝi ridas pri la venonta tago.
26 Sian buŝon ŝi malfermas kun saĝo; Bonkora instruo estas sur ŝia lango.
27 Ŝi kontrolas la iradon de aferoj en sia domo, Kaj ŝi ne manĝas panon en senlaboreco.
28 Leviĝas ŝiaj filoj kaj ŝin gratulas; Ŝia edzo ŝin laŭdegas, dirante:
29 Multaj filinoj estas bravaj, Sed vi superas ĉiujn.
30 Ĉarmeco estas trompa, kaj beleco estas vantaĵo; Virino, kiu timas la Eternulon, estos glorata.
Sentencoj 31 in Londona Biblio