Text copied!
Bibles in Esperanto

Sentencoj 29:8-17 in Esperanto

Help us?

Sentencoj 29:8-17 in Londona Biblio

8 Homoj blasfemantaj indignigas urbon; Sed saĝuloj kvietigas koleron.
9 Se saĝa homo havas juĝan aferon kun homo malsaĝa, Tiam, ĉu li koleras, ĉu li ridas, li ne havas trankvilon.
10 Sangaviduloj malamas senkulpulon; Sed virtuloj zorgas pri lia vivo.
11 Sian tutan koleron aperigas malsaĝulo; Sed saĝulo ĝin retenas.
12 Se reganto atentas mensogon, Tiam ĉiuj liaj servantoj estas malvirtuloj.
13 Malriĉulo kaj procentegisto renkontiĝas; La Eternulo donas lumon al la okuloj de ambaŭ.
14 Se reĝo juĝas juste malriĉulojn, Lia trono fortikiĝas por ĉiam.
15 Kano kaj instruo donas saĝon; Sed knabo, lasita al si mem, hontigas sian patrinon.
16 Kiam altiĝas malvirtuloj, tiam multiĝas krimoj; Sed virtuloj vidos ilian falon.
17 Punu vian filon, kaj li vin trankviligos, Kaj li donos ĝojon al via animo.
Sentencoj 29 in Londona Biblio