Text copied!
Bibles in Esperanto

Sentencoj 29:4-20 in Esperanto

Help us?

Sentencoj 29:4-20 in Londona Biblio

4 Reĝo per justeco fortikigas la landon; Sed donacamanto ĝin ruinigas.
5 Homo, kiu flatas al sia proksimulo, Metas reton antaŭ liaj piedoj.
6 Per sia pekado malbona homo sin implikas; Sed virtulo triumfas kaj ĝojas.
7 Virtulo penas ekkoni la aferon de malriĉuloj; Sed malvirtulo ne povas kompreni.
8 Homoj blasfemantaj indignigas urbon; Sed saĝuloj kvietigas koleron.
9 Se saĝa homo havas juĝan aferon kun homo malsaĝa, Tiam, ĉu li koleras, ĉu li ridas, li ne havas trankvilon.
10 Sangaviduloj malamas senkulpulon; Sed virtuloj zorgas pri lia vivo.
11 Sian tutan koleron aperigas malsaĝulo; Sed saĝulo ĝin retenas.
12 Se reganto atentas mensogon, Tiam ĉiuj liaj servantoj estas malvirtuloj.
13 Malriĉulo kaj procentegisto renkontiĝas; La Eternulo donas lumon al la okuloj de ambaŭ.
14 Se reĝo juĝas juste malriĉulojn, Lia trono fortikiĝas por ĉiam.
15 Kano kaj instruo donas saĝon; Sed knabo, lasita al si mem, hontigas sian patrinon.
16 Kiam altiĝas malvirtuloj, tiam multiĝas krimoj; Sed virtuloj vidos ilian falon.
17 Punu vian filon, kaj li vin trankviligos, Kaj li donos ĝojon al via animo.
18 Se ne ekzistas profetaj predikoj, tiam popolo fariĝas sovaĝa; Sed bone estas al tiu, kiu observas la leĝojn.
19 Per vortoj sklavo ne instruiĝas; Ĉar li komprenas, sed ne obeas.
20 Ĉu vi vidas homon, kiu tro rapidas kun siaj vortoj? Estas pli da espero por malsaĝulo ol por li.
Sentencoj 29 in Londona Biblio