Text copied!
Bibles in Esperanto

Sentencoj 29:11-26 in Esperanto

Help us?

Sentencoj 29:11-26 in Londona Biblio

11 Sian tutan koleron aperigas malsaĝulo; Sed saĝulo ĝin retenas.
12 Se reganto atentas mensogon, Tiam ĉiuj liaj servantoj estas malvirtuloj.
13 Malriĉulo kaj procentegisto renkontiĝas; La Eternulo donas lumon al la okuloj de ambaŭ.
14 Se reĝo juĝas juste malriĉulojn, Lia trono fortikiĝas por ĉiam.
15 Kano kaj instruo donas saĝon; Sed knabo, lasita al si mem, hontigas sian patrinon.
16 Kiam altiĝas malvirtuloj, tiam multiĝas krimoj; Sed virtuloj vidos ilian falon.
17 Punu vian filon, kaj li vin trankviligos, Kaj li donos ĝojon al via animo.
18 Se ne ekzistas profetaj predikoj, tiam popolo fariĝas sovaĝa; Sed bone estas al tiu, kiu observas la leĝojn.
19 Per vortoj sklavo ne instruiĝas; Ĉar li komprenas, sed ne obeas.
20 Ĉu vi vidas homon, kiu tro rapidas kun siaj vortoj? Estas pli da espero por malsaĝulo ol por li.
21 Se oni de infaneco kutimigas sklavon al dorlotiĝado, Li poste fariĝas neregebla.
22 Kolerema homo kaŭzas malpacojn, Kaj flamiĝema kaŭzas multajn pekojn.
23 La fiereco de homo lin malaltigos; Sed humilulo atingos honoron.
24 Kiu dividas kun ŝtelisto, tiu malamas sian animon; Li aŭdas la ĵuron kaj nenion diras.
25 Timo antaŭ homoj faligas en reton; Sed kiu fidas la Eternulon, tiu estas ŝirmita.
26 Multaj serĉas favoron de reganto; Sed la sorto de homo dependas de la Eternulo.
Sentencoj 29 in Londona Biblio