Text copied!
Bibles in Esperanto

Sentencoj 27:10-16 in Esperanto

Help us?

Sentencoj 27:10-16 in Londona Biblio

10 Ne forlasu vian amikon kaj la amikon de via patro, Kaj en la domon de via frato ne iru en la tago de via mizero; Pli bona estas najbaro proksima, ol frato malproksima.
11 Estu saĝa, mia filo, kaj ĝojigu mian koron; Kaj mi havos kion respondi al mia insultanto.
12 Prudentulo antaŭvidas malbonon, kaj kaŝiĝas; Sed naivuloj antaŭenpaŝas, kaj difektiĝas.
13 Prenu la veston de tiu, kiu garantiis por aliulo; Kaj pro la fremduloj prenu de li garantiaĵon.
14 Kiu frue matene benas sian proksimulon per laŭta voĉo, Tiu estos opiniata malbenanto.
15 Defluilo en pluva tago Kaj malpacema edzino estas egalaj.
16 Kiu ŝin retenas, tiu retenas venton Kaj volas kapti oleon per sia dekstra mano.
Sentencoj 27 in Londona Biblio