Text copied!
Bibles in Esperanto

Sentencoj 25:13-17 in Esperanto

Help us?

Sentencoj 25:13-17 in Londona Biblio

13 Kiel malvarmo de neĝo en la tempo de rikolto, Tiel estas fidela sendito por siaj sendintoj: Li revigligas la animon de sia sinjoro.
14 Kiel nuboj kaj vento sen pluvo, Tiel estas homo, kiu fanfaronas per dono, kiun li ne faras.
15 Per pacienco oni altiras al si potenculon, Kaj mola parolo rompas oston.
16 Kiam vi trovis mielon, manĝu, kiom vi bezonas, Por ke vi ne fariĝu tro sata kaj ne elvomu ĝin.
17 Detenu vian piedon de la domo de via proksimulo; Ĉar alie vi tedus lin kaj li vin malamus.
Sentencoj 25 in Londona Biblio