Text copied!
Bibles in Esperanto

Sentencoj 24:9-15 in Esperanto

Help us?

Sentencoj 24:9-15 in Londona Biblio

9 Malico de malsaĝulo estas peko; Kaj blasfemanto estas abomenaĵo por homo.
10 Se vi montriĝis malforta en tago de mizero, Via forto estas ja malgranda.
11 Savu tiujn, kiujn oni prenis por mortigi, Kaj ne fortiriĝu de tiuj, kiuj estas kondamnitaj al morto.
12 Se vi diras: Ni tion ne sciis, La esploranto de koroj ja komprenas, Kaj la gardanto de via animo ja scias, Kaj Li redonas al homo laŭ liaj faroj.
13 Manĝu, mia filo, mielon, ĉar ĝi estas bona; Kaj la mieltavolo estas dolĉa por via gorĝo;
14 Tia estas por via animo la sciado de saĝo, se vi ĝin trovis, Kaj ekzistas estonteco, kaj via espero ne pereos.
15 Ne insidu, ho malvirtulo, kontraŭ la domo de virtulo; Ne ataku lian ripozejon;
Sentencoj 24 in Londona Biblio