3 Per saĝo konstruiĝas domo, Kaj per prudento ĝi fortikiĝas;
4 Kaj per sciado la ĉambroj pleniĝas Per ĉia havo grandvalora kaj agrabla.
5 Homo saĝa havas forton, Kaj homo prudenta estas potenca.
6 Kun pripenso faru militon; Kaj venko venas per multe da konsilantoj.
7 Tro alta estas la saĝo por malsaĝulo; Ĉe la pordego li ne malfermos sian buŝon.
8 Kiu intencas fari malbonon, Tiun oni nomas maliculo.
9 Malico de malsaĝulo estas peko; Kaj blasfemanto estas abomenaĵo por homo.
10 Se vi montriĝis malforta en tago de mizero, Via forto estas ja malgranda.
11 Savu tiujn, kiujn oni prenis por mortigi, Kaj ne fortiriĝu de tiuj, kiuj estas kondamnitaj al morto.
12 Se vi diras: Ni tion ne sciis, La esploranto de koroj ja komprenas, Kaj la gardanto de via animo ja scias, Kaj Li redonas al homo laŭ liaj faroj.
13 Manĝu, mia filo, mielon, ĉar ĝi estas bona; Kaj la mieltavolo estas dolĉa por via gorĝo;
14 Tia estas por via animo la sciado de saĝo, se vi ĝin trovis, Kaj ekzistas estonteco, kaj via espero ne pereos.
15 Ne insidu, ho malvirtulo, kontraŭ la domo de virtulo; Ne ataku lian ripozejon;
16 Ĉar sep fojojn virtulo falos, kaj tamen leviĝos; Sed malvirtuloj implikiĝas en la malfeliĉo.