20 Ĉar la malbonulo ne havos estontecon; La lumilo de malvirtuloj estingiĝos.
21 Timu, mia filo, la Eternulon kaj la reĝon; Kun ribeluloj ne komunikiĝu.
22 Ĉar subite venos ilia pereo; Kaj kiu scias, kiam venos la puno de ambaŭ?
23 Ankaŭ ĉi tio estas vortoj de saĝuloj: Konsideri personojn ĉe juĝado estas ne bone.
24 Kiu diras al malvirtulo: Vi estas virtulo, Tiun malbenos popoloj, tiun malamos gentoj.
25 Sed kiuj faras riproĉojn, tiuj plaĉas, Kaj sur ilin venos bona beno.
26 Kiu respondas ĝustajn vortojn, Tiu kisas per la lipoj.
27 Plenumu vian laboron ekstere, Pretigu ĉion sur via kampo; Kaj poste aranĝu vian domon.
28 Ne atestu sen kaŭzo kontraŭ via proksimulo; Ĉu vi trompus per via buŝo?
29 Ne diru: Kiel li agis kontraŭ mi, tiel mi agos kontraŭ li; Mi redonos al la homo laŭ lia faro.
30 Mi pasis tra kampo de homo maldiligenta Kaj tra vinberĝardeno de sensaĝulo;
31 Kaj jen ĉie elkreskis urtiko, Ĉio estas kovrita de dornoj, Kaj la ŝtona muro estas detruita.
32 Kaj kiam mi vidis, mi prenis ĝin en mian koron, Mi rigardis, kaj ricevis instruon:
33 Iom da dormo, iom da dormeto, Iom da kunmeto de la manoj por kuŝado;
34 Kaj venos via malriĉeco kiel rabisto, Kaj via senhaveco kiel viro armita.