Text copied!
Bibles in Esperanto

Sentencoj 24:13-20 in Esperanto

Help us?

Sentencoj 24:13-20 in Londona Biblio

13 Manĝu, mia filo, mielon, ĉar ĝi estas bona; Kaj la mieltavolo estas dolĉa por via gorĝo;
14 Tia estas por via animo la sciado de saĝo, se vi ĝin trovis, Kaj ekzistas estonteco, kaj via espero ne pereos.
15 Ne insidu, ho malvirtulo, kontraŭ la domo de virtulo; Ne ataku lian ripozejon;
16 Ĉar sep fojojn virtulo falos, kaj tamen leviĝos; Sed malvirtuloj implikiĝas en la malfeliĉo.
17 Kiam falas via malamiko, ne ĝoju, Kaj ĉe lia malfeliĉo via koro ne plezuriĝu;
18 Ĉar eble la Eternulo vidos, kaj tio ne plaĉos al Li, Kaj Li returnos de li Sian koleron.
19 Ne koleru kontraŭ malbonfarantoj, Kaj ne enviu la malvirtulojn;
20 Ĉar la malbonulo ne havos estontecon; La lumilo de malvirtuloj estingiĝos.
Sentencoj 24 in Londona Biblio