Text copied!
Bibles in Esperanto

Sentencoj 22:5-19 in Esperanto

Help us?

Sentencoj 22:5-19 in Londona Biblio

5 Dornoj kaj retoj estas sur la vojo de malbonagulo; Kiu gardas sian animon, tiu malproksimiĝas de ili.
6 Instruu knabon konforme al lia vojo, Kaj eĉ maljuniĝinte li ne dekliniĝos de ĝi.
7 Riĉulo regas super malriĉuloj, Kaj kiu prunteprenas, tiu estas sklavo de la pruntedoninto.
8 Kiu semas maljustaĵon, tiu rikoltos suferon, Kaj la kano de lia krueleco rompiĝos.
9 Bonokululo estos benata; Ĉar li donas el sia pano al malriĉulo.
10 Forpelu blasfemulon, kaj foriros malpaco, Kaj ĉesiĝos malkonsento kaj ofendo.
11 Kiu amas purecon de koro kaj agrable parolas, Al tiu la reĝo estas amiko.
12 La okuloj de la Eternulo gardas la prudenton; Sed la vortojn de maliculo Li renversas.
13 Mallaborulo diras: Leono estas ekstere, Mi povus esti mortigita meze de la strato.
14 La buŝo de malĉastulino estas profunda foso; Kiun la Eternulo koleras, tiu tien enfalas.
15 Malsaĝeco forte sidas en la koro de knabo; Sed vergo punanta ĝin elpelas el ĝi.
16 Kiu premas malriĉulon, por pligrandigi sian riĉecon, Tiu donas al riĉulo, por ke li malriĉiĝu.
17 Klinu vian orelon kaj aŭskultu vortojn de saĝuloj, Kaj direktu vian koron al mia instruo;
18 Ĉar ili estos agrablaj, se vi gardos ilin en via interno; Ili estos ĉiuj pretaj sur viaj lipoj.
19 Ke al la Eternulo estu via fido, Tion mi instruis al vi hodiaŭ.
Sentencoj 22 in Londona Biblio