Text copied!
Bibles in Esperanto

Sentencoj 22:10-15 in Esperanto

Help us?

Sentencoj 22:10-15 in Londona Biblio

10 Forpelu blasfemulon, kaj foriros malpaco, Kaj ĉesiĝos malkonsento kaj ofendo.
11 Kiu amas purecon de koro kaj agrable parolas, Al tiu la reĝo estas amiko.
12 La okuloj de la Eternulo gardas la prudenton; Sed la vortojn de maliculo Li renversas.
13 Mallaborulo diras: Leono estas ekstere, Mi povus esti mortigita meze de la strato.
14 La buŝo de malĉastulino estas profunda foso; Kiun la Eternulo koleras, tiu tien enfalas.
15 Malsaĝeco forte sidas en la koro de knabo; Sed vergo punanta ĝin elpelas el ĝi.
Sentencoj 22 in Londona Biblio