Text copied!
Bibles in Esperanto

Sentencoj 21:13-20 in Esperanto

Help us?

Sentencoj 21:13-20 in Londona Biblio

13 Se iu ŝtopas sian orelon kontraŭ kriado de malriĉulo, Li ankaŭ vokos kaj ne estos aŭskultata.
14 Sekreta donaco kvietigas koleron, Kaj donaco en la sinon, fortan furiozon.
15 Farado de justaĵo estas ĝojo por la virtulo Kaj teruro por la malbonaguloj.
16 Homo, kiu erarforiĝis de la vojo de prudento, Ekloĝos en komunumo de mortintoj.
17 Kiu amas gajecon, tiu havos mankon; Kiu amas vinon kaj oleon, tiu ne estos riĉa.
18 La malvirtulo estos liberiga anstataŭo por la virtulo, Kaj malpiulo por piuloj.
19 Pli bone estas loĝi en lando dezerta, Ol kun malpacema kaj kolerema edzino.
20 Ĉarma trezoro kaj oleo estas en la domo de saĝulo; Sed homo malsaĝa ĉion englutas.
Sentencoj 21 in Londona Biblio