Text copied!
Bibles in Esperanto

Sentencoj 1:20-27 in Esperanto

Help us?

Sentencoj 1:20-27 in Londona Biblio

20 La saĝo krias sur la strato; Ĝi aŭdigas sian voĉon sur la placoj;
21 Ĝi vokas en la ĉefaj kunvenejoj, ĉe la pordegaj enirejoj; En la urbo ĝi diras siajn parolojn.
22 Ĝis kiam, ho malkleruloj, vi amos nescion? Kaj al blasfemantoj plaĉos blasfemado, Kaj senprudentuloj malamos scion?
23 Returnu vin al mia predikado; Jen mi eligos al vi mian spiriton, Mi sciigos al vi miajn vortojn.
24 Ĉar mi vokis, kaj vi rifuzis; Mi etendis mian manon, kaj neniu atentis;
25 Kaj vi forĵetis ĉiujn miajn konsilojn, Kaj miajn predikojn vi ne deziris:
26 Tial ankaŭ mi ridos ĉe via malfeliĉo; Mi mokos, kiam timo vin atakos.
27 Kiam la timo atakos vin kiel uragano, Kaj via malfeliĉo venos kiel ventego, Kiam venos al vi mizero kaj sufero:
Sentencoj 1 in Londona Biblio