Text copied!
Bibles in Esperanto

Sentencoj 1:2-20 in Esperanto

Help us?

Sentencoj 1:2-20 in Londona Biblio

2 Por scii saĝon kaj moralinstruon; Por kompreni parolojn de prudento;
3 Por ricevi instruon pri saĝo, Vero, justo, kaj honesto;
4 Por doni al la malkleruloj spriton, Al la junulo scion kaj singardemon.
5 Saĝulo aŭdu kaj plimultigu sian scion, Kaj prudentulo akiros gvidajn kapablojn,
6 Por kompreni sentencon kaj retoraĵon, La vortojn de saĝuloj kaj iliajn enigmojn.
7 La timo antaŭ la Eternulo estas la komenco de sciado. Saĝon kaj instruon malpiuloj malestimas.
8 Aŭskultu, mia filo, la instruon de via patro, Kaj ne forĵetu la ordonon de via patrino;
9 Ĉar ili estas bela krono por via kapo, Kaj ornamo por via kolo.
10 Mia filo, se pekuloj vin logos, Ne sekvu ilin.
11 Se ili diros: Iru kun ni, Ni embuskos por mortigi, Ni senkaŭze insidos senkulpulojn;
12 Kiel Ŝeol ni englutos ilin vivajn, Kaj la piulojn kiel irantajn en la tombon;
13 Ni trovos diversajn grandvaloraĵojn, Ni plenigos niajn domojn per rabaĵo;
14 Vi lotos meze inter ni, Unu monujo estos por ni ĉiuj:
15 Mia filo, ne iru la vojon kune kun ili; Gardu vian piedon de ilia vojstreko,
16 Ĉar iliaj piedoj kuras al malbono, Kaj rapidas, por verŝi sangon.
17 Ĉar vane estas metata reto Antaŭ la okuloj de ĉiu birdo.
18 Kaj ili embuskas sian propran sangon, Ili insidas siajn proprajn animojn.
19 Tiaj estas la vojoj de ĉiu, kiu avidas rabakiron; Ĝi forprenas la vivon de sia posedanto.
20 La saĝo krias sur la strato; Ĝi aŭdigas sian voĉon sur la placoj;
Sentencoj 1 in Londona Biblio