Text copied!
Bibles in Esperanto

Sentencoj 19:25-29 in Esperanto

Help us?

Sentencoj 19:25-29 in Londona Biblio

25 Se vi batos blasfemanton, sensciulo fariĝos atenta; Se oni punas saĝulon, li komprenas la instruon.
26 Kiu ruinigas patron kaj forpelas patrinon, Tiu estas filo hontinda kaj malbeninda.
27 Ĉesu, mia filo, aŭskulti admonon Kaj tamen dekliniĝi de la vortoj de la instruo.
28 Fripona atestanto mokas juĝon; Kaj la buŝo de malvirtuloj englutas maljustaĵon.
29 La blasfemantojn atendas punoj, Kaj batoj la dorson de malsaĝuloj.
Sentencoj 19 in Londona Biblio