Text copied!
Bibles in Esperanto

Sentencoj 19:21-25 in Esperanto

Help us?

Sentencoj 19:21-25 in Londona Biblio

21 Multaj estas la intencoj en la koro de homo, Sed la decido de la Eternulo restas fortike.
22 Ornamo estas por la homo lia bonfaro; Kaj pli bona estas malriĉulo, ol homo mensogema.
23 Timo antaŭ la Eternulo kondukas al vivo, Al sateco, kaj al evito de malbono.
24 Mallaboremulo metas sian manon en la poton, Kaj eĉ al sia buŝo li ĝin ne relevas.
25 Se vi batos blasfemanton, sensciulo fariĝos atenta; Se oni punas saĝulon, li komprenas la instruon.
Sentencoj 19 in Londona Biblio