Text copied!
Bibles in Esperanto

Sentencoj 19:2-17 in Esperanto

Help us?

Sentencoj 19:2-17 in Londona Biblio

2 Vivo sen prudento ne estas bona; Kaj kiu tro rapidas, tiu maltrafas la vojon.
3 Malsaĝeco de homo erarigas lian vojon, Kaj lia koro koleras la Eternulon.
4 Riĉeco donas multon da amikoj; Sed malriĉulo estas forlasata de sia amiko.
5 Falsa atestanto ne restos sen puno; Kaj kiu elspiras mensogojn, tiu ne saviĝos.
6 Multaj serĉas favoron de malavarulo; Kaj ĉiu estas amiko de homo, kiu donas donacojn.
7 Ĉiuj fratoj de malriĉulo lin malamas; Tiom pli malproksimiĝas de li liaj amikoj! Li havas esperon pri vortoj, kiuj ne estos plenumitaj.
8 Kiu akiras prudenton, tiu amas sian animon; Kiu gardas saĝon, tiu trovas bonon.
9 Falsa atestanto ne restos sen puno; Kaj kiu elspiras mensogojn, tiu pereos.
10 Al malsaĝulo ne konvenas agrablaĵo; Ankoraŭ malpli konvenas al sklavo regi super princoj.
11 Saĝo de homo faras lin pacienca; Kaj gloro por li estas pardoni pekon.
12 Kiel kriego de leono estas la kolero de reĝo; Kaj lia favoro estas kiel roso sur herbo.
13 Pereo por sia patro estas malsaĝa filo; Kaj malpacema edzino estas kiel konstanta gutado.
14 Domo kaj havo estas heredataj post gepatroj; Sed saĝa edzino estas de la Eternulo.
15 Mallaboremeco enigas en profundan dormon, Kaj animo maldiligenta suferos malsaton.
16 Kiu konservas moralordonon, tiu konservas sian animon; Sed kiu ne atentas Lian vojon, tiu mortos.
17 Kiu kompatas malriĉulon, tiu pruntedonas al la Eternulo, Kaj Tiu redonos al li por lia bonfaro.
Sentencoj 19 in Londona Biblio