Text copied!
Bibles in Esperanto

Sentencoj 19:14-27 in Esperanto

Help us?

Sentencoj 19:14-27 in Londona Biblio

14 Domo kaj havo estas heredataj post gepatroj; Sed saĝa edzino estas de la Eternulo.
15 Mallaboremeco enigas en profundan dormon, Kaj animo maldiligenta suferos malsaton.
16 Kiu konservas moralordonon, tiu konservas sian animon; Sed kiu ne atentas Lian vojon, tiu mortos.
17 Kiu kompatas malriĉulon, tiu pruntedonas al la Eternulo, Kaj Tiu redonos al li por lia bonfaro.
18 Punu vian filon, dum ekzistas espero, Sed via koro ne deziru lian pereon.
19 Koleranto devas esti punata; Ĉar se vi lin indulgos, li fariĝos ankoraŭ pli kolerema.
20 Aŭskultu konsilon kaj akceptu admonon, Por ke vi poste estu saĝa.
21 Multaj estas la intencoj en la koro de homo, Sed la decido de la Eternulo restas fortike.
22 Ornamo estas por la homo lia bonfaro; Kaj pli bona estas malriĉulo, ol homo mensogema.
23 Timo antaŭ la Eternulo kondukas al vivo, Al sateco, kaj al evito de malbono.
24 Mallaboremulo metas sian manon en la poton, Kaj eĉ al sia buŝo li ĝin ne relevas.
25 Se vi batos blasfemanton, sensciulo fariĝos atenta; Se oni punas saĝulon, li komprenas la instruon.
26 Kiu ruinigas patron kaj forpelas patrinon, Tiu estas filo hontinda kaj malbeninda.
27 Ĉesu, mia filo, aŭskulti admonon Kaj tamen dekliniĝi de la vortoj de la instruo.
Sentencoj 19 in Londona Biblio