Text copied!
Bibles in Esperanto

Sentencoj 18:10-24 in Esperanto

Help us?

Sentencoj 18:10-24 in Londona Biblio

10 La nomo de la Eternulo estas fortika turo: Tien kuras virtulo, kaj estas ŝirmata.
11 La havo de riĉulo estas lia fortika urbo, Kaj kiel alta muro en lia imago.
12 Antaŭ la pereo la koro de homo fieriĝas, Kaj antaŭ honoro estas humileco.
13 Kiu respondas, antaŭ ol li aŭdis, Tiu havas malsaĝon kaj honton.
14 La spirito de homo nutras lin en lia malsano; Sed spiriton premitan kiu povas elporti?
15 La koro de saĝulo akiras prudenton, Kaj la orelo de saĝuloj serĉas scion.
16 Donaco de homo donas al li vastecon Kaj kondukas lin al la grandsinjoroj.
17 La unua estas prava en sia proceso; Sed venas lia proksimulo kaj ĝin klarigas.
18 La loto ĉesigas disputojn Kaj decidas inter potenculoj.
19 Malpaciĝinta frato estas pli obstina, ol fortikigita urbo; Kaj disputoj estas kiel rigliloj de turo.
20 De la fruktoj de la buŝo de homo satiĝas lia ventro; Li manĝas la produktojn de siaj lipoj.
21 Morto kaj vivo dependas de la lango; Kaj kiu ĝin amas, tiu manĝos ĝiajn fruktojn.
22 Kiu trovis edzinon, tiu trovis bonon Kaj ricevis favoron de la Eternulo.
23 Per petegado parolas malriĉulo; Kaj riĉulo respondas arogante.
24 Havi multajn amikojn estas embarase; Sed ofte amiko estas pli sindona ol frato.
Sentencoj 18 in Londona Biblio