7 Al malsaĝulo ne konvenas alta parolado, Kaj ankoraŭ malpli al nobelo mensogado.
8 Donaco estas juvelo en la okuloj de sia mastro; Kien ajn li sin turnos, li sukcesos.
9 Kiu kovras kulpon, tiu serĉas amikecon; Sed kiu reparolas pri la afero, tiu disigas amikojn.
10 Pli efikas riproĉo ĉe saĝulo, Ol cent batoj ĉe malsaĝulo.
11 Malbonulo serĉas nur ribelon; Sed terura sendato estos sendita kontraŭ lin.
12 Pli bone estas renkonti ursinon, al kiu estas rabitaj ĝiaj infanoj, Ol malsaĝulon kun lia malsaĝeco.
13 Kiu redonas malbonon por bono, El ties domo ne malaperos malbono.