Text copied!
Bibles in Esperanto

Sentencoj 16:20-24 in Esperanto

Help us?

Sentencoj 16:20-24 in Londona Biblio

20 Kiu prudente kondukas aferon, tiu trovos bonon; Kaj kiu fidas la Eternulon, tiu estas feliĉa.
21 Kiu havas prudentan koron, tiu estas nomata saĝulo; Kaj agrablaj paroloj plivalorigas la instruon.
22 Saĝo estas fonto de vivo por sia posedanto; Sed la instruo de malsaĝuloj estas malsaĝeco.
23 La koro de saĝulo prudentigas lian buŝon, Kaj en lia buŝo plivaloriĝas la instruo.
24 Agrabla parolo estas freŝa mielo, Dolĉa por la animo kaj saniga por la ostoj.
Sentencoj 16 in Londona Biblio