Text copied!
Bibles in Esperanto

Sentencoj 16:2-14 in Esperanto

Help us?

Sentencoj 16:2-14 in Londona Biblio

2 Ĉiuj vojoj de la homo estas puraj en liaj okuloj; Sed la Eternulo esploras la spiritojn.
3 Transdonu al la Eternulo viajn farojn; Tiam viaj entreprenoj staros forte.
4 Ĉiu faro de la Eternulo havas sian celon; Eĉ malvirtulo estas farita por tago de malbono.
5 Ĉiu malhumilulo estas abomenaĵo por la Eternulo; Kaj li certe ne restos ne punita.
6 Per bono kaj vero pardoniĝas peko; Kaj per timo antaŭ la Eternulo oni evitas malbonon.
7 Kiam al la Eternulo plaĉas la vojoj de homo, Li eĉ liajn malamikojn pacigas kun li.
8 Pli bona estas malmulto, sed kun justeco, Ol granda profito, sed maljusta.
9 La koro de homo pripensas sian vojon; Sed la Eternulo direktas lian iradon.
10 Sorĉo estas sur la lipoj de reĝo; Lia buŝo ne peku ĉe la juĝo.
11 Ĝusta pesilo kaj ĝustaj pesiltasoj estas de la Eternulo; Ĉiuj pezilŝtonoj en la sako estas Lia faro.
12 Abomenaĵo por reĝoj estas fari maljustaĵon; Ĉar per justeco staras fortike la trono.
13 Al la reĝoj plaĉas lipoj veramaj; Kaj ili amas tiun, kiu parolas la veron.
14 Kolero de reĝo estas kuriero de morto; Sed homo saĝa igas ĝin pardoni.
Sentencoj 16 in Londona Biblio