Text copied!
Bibles in Esperanto

Sentencoj 16:15-33 in Esperanto

Help us?

Sentencoj 16:15-33 in Londona Biblio

15 Luma vizaĝo de reĝo estas vivo; Kaj lia favoro estas kiel nubo kun printempa pluvo.
16 Akiro de saĝeco estas multe pli bona ol oro; Kaj akiro de prudento estas preferinda ol arĝento.
17 La vojo de virtuloj evitas malbonon; Kiu gardas sian vojon, tiu konservas sian animon.
18 Antaŭ la pereo iras fiereco; Kaj antaŭ la falo iras malhumileco.
19 Pli bone estas esti humila kun malriĉuloj, Ol dividi akiron kun fieruloj.
20 Kiu prudente kondukas aferon, tiu trovos bonon; Kaj kiu fidas la Eternulon, tiu estas feliĉa.
21 Kiu havas prudentan koron, tiu estas nomata saĝulo; Kaj agrablaj paroloj plivalorigas la instruon.
22 Saĝo estas fonto de vivo por sia posedanto; Sed la instruo de malsaĝuloj estas malsaĝeco.
23 La koro de saĝulo prudentigas lian buŝon, Kaj en lia buŝo plivaloriĝas la instruo.
24 Agrabla parolo estas freŝa mielo, Dolĉa por la animo kaj saniga por la ostoj.
25 Iufoje vojo ŝajnas ĝusta al homo, Kaj tamen ĝia fino kondukas al la morto.
26 Kiu laboras, tiu laboras por si mem; Ĉar lin devigas lia buŝo.
27 Malbona homo kaŭzas malbonon; Kaj sur liaj lipoj estas kvazaŭ brulanta fajro.
28 Malica homo disvastigas malpacon; Kaj kalumnianto disigas amikojn.
29 Rabemulo forlogas sian proksimulon Kaj kondukas lin sur vojo malbona.
30 Kiu faras signojn per la okuloj, tiu intencas malicon; Kiu faras signojn per la lipoj, tiu plenumas malbonon.
31 Krono de gloro estas la grizeco; Sur la vojo de justeco ĝi estas trovata.
32 Pacienculo estas pli bona ol fortulo; Kaj kiu regas sian spiriton, tiu estas pli bona ol militakiranto de urbo.
33 Sur la baskon oni ĵetas loton; Sed ĝia tuta decido estas de la Eternulo.
Sentencoj 16 in Londona Biblio