13 Al la reĝoj plaĉas lipoj veramaj; Kaj ili amas tiun, kiu parolas la veron.
14 Kolero de reĝo estas kuriero de morto; Sed homo saĝa igas ĝin pardoni.
15 Luma vizaĝo de reĝo estas vivo; Kaj lia favoro estas kiel nubo kun printempa pluvo.
16 Akiro de saĝeco estas multe pli bona ol oro; Kaj akiro de prudento estas preferinda ol arĝento.
17 La vojo de virtuloj evitas malbonon; Kiu gardas sian vojon, tiu konservas sian animon.
18 Antaŭ la pereo iras fiereco; Kaj antaŭ la falo iras malhumileco.