22 Ĉu ne eraras malbonintenculoj? Sed favorkoreco kaj vero estas ĉe tiuj, kiuj havas bonajn intencojn.
23 De ĉiu laboro estos profito; Sed de babilado venas nur senhaveco.
24 Propra riĉeco estas krono por la saĝuloj; Sed la malsaĝeco de la malsaĝuloj restas malsaĝeco.
25 Verparola atestanto savas animojn; Sed malverparola elspiras trompon.
26 En la timo antaŭ la Eternulo estas forta fortikaĵo; Kaj Li estos rifuĝejo por Siaj infanoj.
27 La timo antaŭ la Eternulo estas fonto de vivo, Por evitigi la retojn de la morto.
28 Grandeco de popolo estas gloro por reĝo; Kaj manko de popolo pereigas la reganton.
29 Pacienculo havas multe da saĝo; Sed malpacienculo elmontras malsaĝecon.
30 Trankvila koro estas vivo por la korpo; Sed envio estas puso por la ostoj.
31 Kiu premas malriĉulon, tiu ofendas lian Kreinton; Kaj kiu Lin honoras, tiu kompatas malriĉulon.
32 Pro sia malboneco malvirtulo estos forpuŝita; Sed virtulo eĉ mortante havas esperon.
33 En la koro de saĝulo ripozas saĝo; Kaj kio estas en malsaĝuloj, tio elmontriĝas.
34 Virto altigas popolon; Sed peko pereigas gentojn.
35 Favoron de la reĝo havas sklavo saĝa; Sed kontraŭ malbonkonduta li koleras.