Text copied!
Bibles in Esperanto

Sentencoj 14:19-27 in Esperanto

Help us?

Sentencoj 14:19-27 in Londona Biblio

19 Malbonuloj humiliĝos antaŭ bonuloj; Kaj malvirtuloj estos antaŭ la pordego de virtulo.
20 Malriĉulo estas malamata eĉ de sia proksimulo; Sed riĉulo havas multe da amikoj.
21 Kiu malŝatas sian proksimulon, tiu estas pekulo; Sed kiu kompatas malriĉulojn, tiu estas feliĉa.
22 Ĉu ne eraras malbonintenculoj? Sed favorkoreco kaj vero estas ĉe tiuj, kiuj havas bonajn intencojn.
23 De ĉiu laboro estos profito; Sed de babilado venas nur senhaveco.
24 Propra riĉeco estas krono por la saĝuloj; Sed la malsaĝeco de la malsaĝuloj restas malsaĝeco.
25 Verparola atestanto savas animojn; Sed malverparola elspiras trompon.
26 En la timo antaŭ la Eternulo estas forta fortikaĵo; Kaj Li estos rifuĝejo por Siaj infanoj.
27 La timo antaŭ la Eternulo estas fonto de vivo, Por evitigi la retojn de la morto.
Sentencoj 14 in Londona Biblio