Text copied!
Bibles in Esperanto

Sentencoj 13:5-20 in Esperanto

Help us?

Sentencoj 13:5-20 in Londona Biblio

5 Vorton malveran virtulo malamas; Sed malvirtulo agas abomene kaj venas al honto.
6 La virto gardas tiun, kiu iras ĝustan vojon; Sed la malvirto pereigas pekulon.
7 Unu ŝajnigas sin riĉa, havante nenion; Alia ŝajnigas sin malriĉa, havante grandan riĉecon.
8 Per sia riĉeco homo savas sian animon; Sed malriĉulo ne aŭskultas atentigon.
9 La lumo de virtuloj brilegas; Sed la lumilo de malvirtuloj estingiĝos.
10 Nur de malhumileco venas malpaco; Sed la akceptantaj konsilojn havas saĝon.
11 Riĉeco rapide akirita malgrandiĝas; Sed kion oni kolektas per laboro, tio multiĝas.
12 Espero prokrastata dolorigas la koron; Sed plenumita deziro estas arbo de vivo.
13 Kiu malŝatas diron, tiu malutilas al si mem; Sed respektanta ordonon estos rekompencita.
14 Instruo de saĝulo estas fonto de vivo, Por evitigi la retojn de la morto.
15 Bona prudento plaĉigas; Sed la vojo de perfiduloj estas malglata.
16 Ĉiu prudentulo agas konscie; Sed malsaĝulo elmontras malsaĝecon.
17 Malbona sendito falas en malfeliĉon; Sed sendito fidela sanigas.
18 Malriĉa kaj hontigata estos tiu, kiu forpuŝas instruon; Sed kiu observas instruon, tiu estos estimata.
19 Deziro plenumita estas agrabla por la animo; Sed malagrable por la malsaĝuloj estas deturni sin de malbono.
20 Kiu iras kun saĝuloj, tiu estos saĝa; Sed kamarado de malsaĝuloj suferos doloron.
Sentencoj 13 in Londona Biblio