2 La frukto de la buŝo donas al homo bonan manĝon; Sed la deziro de krimuloj estas perforto.
3 Kiu gardas sian buŝon, tiu gardas sian animon; Kiu tro malfermas sian buŝon, tiu pereas.
4 La animo de maldiligentulo deziras, kaj ne ricevas; Sed la animo de diligentuloj satiĝas.
5 Vorton malveran virtulo malamas; Sed malvirtulo agas abomene kaj venas al honto.
6 La virto gardas tiun, kiu iras ĝustan vojon; Sed la malvirto pereigas pekulon.
7 Unu ŝajnigas sin riĉa, havante nenion; Alia ŝajnigas sin malriĉa, havante grandan riĉecon.
8 Per sia riĉeco homo savas sian animon; Sed malriĉulo ne aŭskultas atentigon.
9 La lumo de virtuloj brilegas; Sed la lumilo de malvirtuloj estingiĝos.
10 Nur de malhumileco venas malpaco; Sed la akceptantaj konsilojn havas saĝon.
11 Riĉeco rapide akirita malgrandiĝas; Sed kion oni kolektas per laboro, tio multiĝas.
12 Espero prokrastata dolorigas la koron; Sed plenumita deziro estas arbo de vivo.