Text copied!
Bibles in Esperanto

Sentencoj 12:2-18 in Esperanto

Help us?

Sentencoj 12:2-18 in Londona Biblio

2 Bonulo akiras favoron de la Eternulo; Sed homo malica estos kondamnita.
3 Ne fortikiĝos homo per malvirto; Sed la radiko de virtuloj ne ŝanceliĝos.
4 Brava virino estas krono por sia edzo; Sed senhonora estas kiel puso en liaj ostoj.
5 La pensoj de virtuloj estas justeco; La meditado de malvirtuloj estas malico.
6 La paroloj de malvirtuloj estas insido pri sango; Sed la buŝo de virtuloj ilin savas.
7 La malvirtuloj renversiĝos kaj malaperos; Sed la domo de virtuloj staros forte.
8 Oni laŭdas homon laŭ lia saĝo; Sed perversulo estos hontigita.
9 Pli bona estas homo negrava, sed laboranta por si, Ol homo, kiu serĉas honoron, sed al kiu mankas pano.
10 Virtulo kompatas la vivon de sia bruto; Sed la koro de malvirtuloj estas kruela.
11 Kiu prilaboras sian teron, tiu havos sate da pano; Sed kiu serĉas vantaĵojn, tiu estas malsaĝulo.
12 Malvirtulo serĉas subtenon de malnobluloj; Sed la radiko de virtuloj donas forton.
13 Per siaj pekaj vortoj kaptiĝas malbonulo; Sed virtulo eliras el mizero.
14 Per la fruktoj de sia buŝo homo bone satiĝas; Kaj laŭ la merito de siaj manoj homo ricevas redonon.
15 La vojo de malsaĝulo estas ĝusta en liaj okuloj; Sed saĝulo aŭskultas konsilon.
16 Malsaĝulo tuj montras sian koleron; Sed saĝulo ignoras ofendon.
17 Kiu estas verama, tiu eldiras tion, kio estas ĝusta, Sed falsama atestulo trompon.
18 Ofte nepripensita parolo vundas kiel glavo; Sed la lango de saĝuloj sanigas.
Sentencoj 12 in Londona Biblio