Text copied!
Bibles in Esperanto

Sentencoj 12:13-25 in Esperanto

Help us?

Sentencoj 12:13-25 in Londona Biblio

13 Per siaj pekaj vortoj kaptiĝas malbonulo; Sed virtulo eliras el mizero.
14 Per la fruktoj de sia buŝo homo bone satiĝas; Kaj laŭ la merito de siaj manoj homo ricevas redonon.
15 La vojo de malsaĝulo estas ĝusta en liaj okuloj; Sed saĝulo aŭskultas konsilon.
16 Malsaĝulo tuj montras sian koleron; Sed saĝulo ignoras ofendon.
17 Kiu estas verama, tiu eldiras tion, kio estas ĝusta, Sed falsama atestulo trompon.
18 Ofte nepripensita parolo vundas kiel glavo; Sed la lango de saĝuloj sanigas.
19 Parolo vera restas fortike por ĉiam; Sed parolo malvera nur por momento.
20 Malico estas en la koro de malbonintenculoj; Sed ĉe la pacigantoj estas ĝojo.
21 Nenio malbona trafos virtulon; Sed la malvirtuloj havas plene da malbono.
22 Abomenaĵo por la Eternulo estas buŝo mensogema; Sed kiuj agas laŭ vero, tiuj plaĉas al Li.
23 Saĝa homo kaŝas scion; Sed la koro de malsaĝuloj elkrias malsaĝecon.
24 La mano de diligentuloj regos; Sed mano maldiligenta pagos tributon.
25 Zorgo en la koro de homo ĝin premas; Sed amika vorto ĝin ĝojigas.
Sentencoj 12 in Londona Biblio