Text copied!
Bibles in Esperanto

Sentencoj 12:11-14 in Esperanto

Help us?

Sentencoj 12:11-14 in Londona Biblio

11 Kiu prilaboras sian teron, tiu havos sate da pano; Sed kiu serĉas vantaĵojn, tiu estas malsaĝulo.
12 Malvirtulo serĉas subtenon de malnobluloj; Sed la radiko de virtuloj donas forton.
13 Per siaj pekaj vortoj kaptiĝas malbonulo; Sed virtulo eliras el mizero.
14 Per la fruktoj de sia buŝo homo bone satiĝas; Kaj laŭ la merito de siaj manoj homo ricevas redonon.
Sentencoj 12 in Londona Biblio