Text copied!
Bibles in Esperanto

Romanoj 2:9-19 in Esperanto

Help us?

Romanoj 2:9-19 in Londona Biblio

9 aflikton kaj maltrankvilon, sur ĉiun animon de homo, kiu faras malbonon, de Judo unue kaj de Greko;
10 sed gloron kaj honoron kaj pacon al ĉiu, kiu faras bonon, al Judo unue kaj al Greko;
11 ĉar ne estas personfavorado ĉe Dio.
12 Ĉar ĉiu, kiu pekis sen leĝo, ankaŭ pereos sen leĝo; kaj ĉiu, kiu pekis sub leĝo, estos juĝata per leĝo;
13 ĉar ne la aŭskultantoj de leĝo estos justaj antaŭ Dio, sed la plenumantoj de leĝo estos pravigitaj
14 ĉar kiam la nacianoj, kiuj ne havas la leĝon, faras nature la aferojn de la leĝo, ĉi tiuj, ne havante leĝon, estas leĝo por si mem;
15 kiuj elmontras la faradon de la leĝo skribita en iliaj koroj, kiam ilia konscienco kunatestas, kaj iliaj rezonadoj inter si akuzas aŭ defendas ilin.)
16 en la tago, kiam Dio juĝos la sekretojn de homoj, laŭ mia evangelio, per Jesuo Kristo.
17 Sed se vi estas nomata Judo, kaj apogas vin sur la leĝon, kaj fieras pri Dio,
18 kaj konas Lian volon, kaj aprobas la aprobindaĵojn, kaj estas instruita el la leĝo,
19 kaj estas konvinkita, ke vi mem estas gvidanto por la blinduloj, lumo por tiuj, kiuj estas en mallumo,
Romanoj 2 in Londona Biblio