Text copied!
Bibles in Esperanto

Romanoj 15:8-23 in Esperanto

Help us?

Romanoj 15:8-23 in Londona Biblio

8 Ĉar mi diras, ke Kristo fariĝis servanto al la cirkumcidularo pro la vereco de Dio, por konfirmi la promesojn al la patroj,
9 kaj ke la nacianoj pro lia kompato gloru Dion, kiel estas skribite: Tial mi gloros Vin inter la popoloj, Kaj pri Via nomo mi kantos.
10 Kaj ankaŭ oni diras: Ĝoju, ho gentoj, kun Lia popolo.
11 Kaj ankaŭ: Gloru la Eternulon ĉiuj popoloj, Kaj laŭdu Lin ĉiuj gentoj.
12 Kaj ankaŭ Jesaja diras: Estos radiko de Jiŝaj, Kaj la stariĝanto por regi la naciojn. Al li celados la nacioj.
13 Kaj la Dio de espero plenigu vin per ĉia ĝojo kaj paco en kredado, por ke vi abunde havu esperon, laŭ la potenco de la Sankta Spirito.
14 Kaj, ho miaj fratoj, mi mem konvinkiĝis pri vi, ke vi mem estas plenaj de boneco, plenigitaj per ĉia sciado, kaj kapablaj admoni unu la alian.
15 Tamen mi iom pli kuraĝe skribas al vi, kvazaŭ rememorigante vin per la graco, donita al mi de Dio,
16 ke mi estu servanto de Kristo Jesuo al la nacianoj, solenanta la evangelion de Dio, por ke la oferado de la nacianoj fariĝu akceptebla, sanktigite de la Sankta Spirito.
17 Mi povas do fieri en Kristo Jesuo pri tio, kio rilatas al Dio.
18 Ĉar mi ne kuraĝos priparoli ion, krom tio, kion Kristo faris per mi, por obeigi la nacianojn, vorte kaj fare,
19 en la potenco de signoj kaj mirindaĵoj, en la potenco de la Sankta Spirito; tiel, ke de Jerusalem kaj ĉirkaŭe ĝis Iliriko mi plene predikis la evangelion de Kristo;
20 jenon ambiciante: tiel prediki la evangelion, ne tie, kie Kristo jam estis priparolita, ke mi ne konstruu sur la fundamento de alia;
21 sed kiel estas skribite: Vidos tiuj, al kiuj ne estis dirite pri li, Kaj komprenos tiuj, kiuj ne aŭdis.
22 Pro tio ankaŭ mi ofte estis malhelpita veni al vi;
23 sed jam ne havante lokon en ĉi tiuj regionoj, kaj dum multe da jaroj sopirante veni al vi,
Romanoj 15 in Londona Biblio