10 Kiam vi eliros en militon kontraŭ viajn malamikojn, kaj la Eternulo, via Dio, transdonos ilin en viajn manojn, kaj vi prenos de ili kaptitojn,
11 kaj vi vidos inter la kaptitoj virinon belaspektan kaj ekamos ŝin kaj prenos ŝin al vi kiel edzinon:
12 tiam venigu ŝin internen de via domo, kaj ŝi pritondu sian kapon kaj pritranĉu siajn ungojn,
13 kaj ŝi deprenu de si siajn vestojn de kaptiteco, kaj ŝi loĝu en via domo, kaj ŝi priploru sian patron kaj sian patrinon en la daŭro de unu monato; kaj post tio vi povas eniri al ŝi kaj fariĝi ŝia edzo, kaj ŝi estos por vi edzino.
14 Kaj se ŝi ne plaĉos al vi, tiam forliberigu ŝin, kien ŝi volas; sed ne vendu ŝin pro mono, ne premu ŝin per via forto, pro tio, ke vi humiligis ŝin.
15 Se viro havos du edzinojn, unu amatan kaj duan ne amatan, kaj ili naskos al li filojn, la amata kaj la ne amata, kaj la filo unuenaskita estos de la ne amata:
16 tiam ĉe la disdono de sia havo al la filoj li ne povas doni unuaecon al la filo de la amata antaŭ la filo de la ne amata, la unuenaskito;
17 sed la unuenaskiton, la filon de la ne amata, li devas estkonfesi, por doni al li duoblan parton el ĉio, kio troviĝas ĉe li; ĉar li estas la unua frukto de lia forto, li havas la rajton de unuenaskiteco.