Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 9:4-11 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 9:4-11 in Londona Biblio

4 Ĉar Vi faris por mi juĝon kaj plenumon de leĝo; Vi sidiĝis sur la trono, Vi justa juĝanto.
5 Vi indignis kontraŭ la popoloj, Vi pereigis malpiulojn, Ilian nomon Vi ekstermis por ĉiam kaj eterne.
6 La malamikoj malaperis, ruiniĝis por ĉiam; Iliajn urbojn Vi renversis, La memoro pri ili pereis kune kun ili.
7 Sed la Eternulo restas eterne, Li pretigis Sian tronon por juĝo.
8 Kaj Li juĝos la mondon kun justeco, Li plenumos leĝojn inter la popoloj kun senpartieco.
9 Kaj la Eternulo estos rifuĝo por la premato, Rifuĝo en la tempo de mizero.
10 Kaj esperos al Vi tiuj, kiuj konas Vian nomon, Ĉar Vi ne forlasas tiujn, kiuj serĉas Vin, ho Eternulo.
11 Kantu al la Eternulo, kiu loĝas sur Cion, Rakontu inter la popoloj Liajn farojn.
Psalmaro 9 in Londona Biblio