Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 9:11-15 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 9:11-15 in Londona Biblio

11 Kantu al la Eternulo, kiu loĝas sur Cion, Rakontu inter la popoloj Liajn farojn.
12 Ĉar venĝante por la sango, Li memoras pri ili, Li ne forgesas la krion de malfeliĉuloj.
13 Estu favora al mi, ho Eternulo; Vidu, kion mi suferas de miaj malamikoj, Vi, kiu suprenlevas min el la pordegoj de la morto,
14 Por ke mi rakontu Vian tutan gloron En la pordegoj de la filino de Cion Kaj mi ĝoju pro Via savo.
15 Eniĝis la popoloj en la kavon, kiun ili elfosis; En la reton, kiun ili metis, enkaptiĝis ilia piedo.
Psalmaro 9 in Londona Biblio