7 Hontiĝu ĉiuj, kiuj servas al idoloj, Kiuj laŭdas sin pro diaĉoj. Kliniĝu antaŭ Li ĉiuj dioj.
8 Aŭdis kaj ekĝojis Cion, Kaj ektriumfis la filinoj de Jehuda Pro Viaj juĝoj, ho Eternulo.
9 Ĉar Vi, ho Eternulo, estas Plejalta super la tuta tero, Vi tre alte leviĝis super ĉiuj dioj.