Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 96:6-12 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 96:6-12 in Londona Biblio

6 Gloro kaj majesto estas antaŭ Li, Forto kaj beleco estas en Lia sanktejo.
7 Tributu al la Eternulo, familioj de la popoloj; Tributu al la Eternulo gloron kaj potencon.
8 Tributu al la Eternulo la honoron de Lia nomo; Alportu donacon kaj venu en Liajn kortojn.
9 Kliniĝu al la Eternulo en sankta ornamo; Tremu antaŭ Li la tuta tero.
10 Diru inter la popoloj: La Eternulo reĝas, Kaj fortikigita estas la mondo, ke ĝi ne ŝanceliĝu; Li juĝas la popolojn en justeco.
11 Ĝoju la ĉielo, kaj estu gaja la tero, Bruu la maro, kaj ĉio, kio ĝin plenigas.
12 Ĝoju la kampo, kaj ĉio, kio estas sur ĝi; Tiam kantu ĉiuj arboj de la arbaro
Psalmaro 96 in Londona Biblio