Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 94:13-22 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 94:13-22 in Londona Biblio

13 Por trankviligi lin en la malbonaj tagoj, Ĝis estos pretigita la foso por la malvirtulo.
14 Ĉar la Eternulo ne forpuŝos Sian popolon, Kaj Sian heredon Li ne forlasos.
15 Ĉar juĝo revenos al vero, Kaj ĝin sekvos ĉiuj virtkoruloj.
16 Kiu helpas min kontraŭ malbonuloj? Kiu staras apud mi kontraŭ malbonaguloj?
17 Se la Eternulo ne estus mia helpanto, Mia animo preskaŭ kuŝus jam silenta.
18 Kiam mi diris, ke mia piedo ŝanceliĝas, Via boneco, ho Eternulo, min subtenis.
19 Kiam mi havas interne multe da maltrankvilaj pensoj, Viaj konsoloj karesas mian animon.
20 Ĉu aliĝos al Vi trono de maljusteco, Kiu aranĝas maljustaĵon en la nomo de la leĝo?
21 Ili sin armas kontraŭ la animo de virtulo, Kaj sangon senkulpan ili akuzas.
22 Sed la Eternulo estos mia rifuĝejo; Kaj mia Dio estos la roko de mia ŝirmo.
Psalmaro 94 in Londona Biblio