Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 92:1-8 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 92:1-8 in Londona Biblio

1 Psalmo-kanto por la tago sabata. Bone estas glori la Eternulon Kaj prikanti Vian nomon, ho Plejaltulo;
2 Rakonti matene pri Via boneco Kaj nokte pri Via fideleco,
3 Sur dekkorda instrumento kaj sur psaltero, Per solenaj sonoj de harpo.
4 Ĉar Vi ĝojigis min, ho Eternulo, per Viaj agoj; La farojn de Viaj manoj mi prikantos.
5 Kiel grandaj estas Viaj faroj, ho Eternulo! Tre profundaj estas Viaj pensoj.
6 Malklerulo ne scias, Kaj malsaĝulo tion ne komprenas.
7 Kiam malvirtuloj verdestas kiel herbo Kaj ĉiuj malbonaguloj floras, Tio kondukas al ilia ekstermiĝo por eterne.
8 Kaj Vi estas alta eterne, ho Eternulo.
Psalmaro 92 in Londona Biblio